Princino Daisy
Princino Daisy | |
---|---|
Mario franchise character • fikcia homo | |
Kreita de | Jokoi Gunpei |
Verko | Super Mario Party Mario Super Mario Land Mario Kart: Double Dash Mario Kart DS Mario Kart Wii Mario Kart 7 Mario Kart 8 Mario Kart 8 Deluxe Super Smash Bros. Ultimate Mario Superstar Baseball Mario Super Sluggers Mario Party DS |
Rolita de | Samantha Mathis, Deanna Mustard |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | ina |
Nacieco | Sarasaland |
Princino Daisy [dejzi] (japane デイジー姫, angle Princess Daisy) estas fikcia rolulo en la Mario-serio de videoludoj, kiu unue aperis en Super Mario Land de la jaro 1989. Ŝi estas princino de la fikcia reĝlando Sarasaland, kaj estas kidnapata de eksterterana maliculo Tatanga. Post sia apero en Mario-Teniso, ŝi fariĝis serioza ludebla rolulo en la kromludoj (angle "spin-off") de Mario, en kiuj ŝi ofte pariĝas kun Princino Peach. Ŝi estas knabeca knabino, kaj ofte konsiderata la amintereso de Luigi.[1][2] La oficiala priskribo por Mario Party 4 deklaras, ke ŝi estas onidira amintereso de Luigi, kion ŝi ŝatas; sed ankaŭ de la rolulo Waluigi, kion ŝi ne deziras.[3] Daisy aperas kiel ĉefrolulo en la filmo de 1993, Super Mario Bros., portretita de Samantha Mathis. La rolulo estis kreita de la mentoro de Mijamoto Ŝigeru, Gunpei Yokoi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gilbert, Henry. "La 3a Paĝo – Luigi: Vivo en la omboj". GamesRadar. Arkivita de la originala la 4an de marto, 2016. Elŝutita la 25an de septembro, 2016.
- ↑ Pirrello, Phil. "La Sinjorinoj de Mario: La Princinoj de Mario-Galaksio" Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine. IGN. Elŝutita la 25an de septembro, 2016.
- ↑ Hudson Soft. Mario Party 4. Nintendo. Daisy
estas malmilda knabino kiu amas malpuriĝi kaj ludi kun la cetero de la homamaso. Luigi iom enamiĝas pri ŝi, kaj laŭ onidiro ekzistas altiro inter la du. Waluigi hazarde ankaŭ enamiĝas pri Princino Daisy, kion ŝi malaprobas...